Urba portreto
Unika muzearo



Specifa ĝuo estas la muzeoj de Lubeko: La Sankt-Anno-muzeo kun la fama Memling-altaro kaj moderna arthalo. En la Behnhaus pentraĵoj kaj malnova lubeka loĝkulturo. La Kastelmonaĥejo prezentas alternantajn ekspoziciojn. Kaj memkompreneble la mondfama Holstinia pordego: ĝia interno estas dediĉita al la agado de la lubekaj granddistanckomercistoj, kiuj ekde la Mezepoko influegis la urbon ekonomie, politike, kulture kaj arkitekture.

Ne nur por infanoj vizito en la Lubeka teatrofiguromuzeo estas neforgesebla. Sed ankaŭ la Buddenbrookhaus-on neniu preterlasu. Tie oni renkontras la lubeke naskitajn verkistojn Thomas kaj Heinrich Mann. Ili estas du el aro da famaj lubekanoj kiel la komponisto Dietrich Buxtehude, la verkisto Erich Mühsam, la skulptisto Berndt Notke, la nobelpremiito pri paco Willy Brandt. Kaj la perdecida lubekano kaj nobelpremiito pri literaturo Günter Grass, al kies verkado estas dediĉita propra ekspoziciejo en la Glockengießerstraße.